Espéranto-Strasbourg prezentas la Semajnon de Esperanto en Strasbourg
Inter la 19an kaj la 25an de aprilo 2010.
Tuta aro da eventoj en pluraj urbaj lokoj por okazigi novajn kulturajn
eventojn, kiuj ebligos nekutimajn malkovrojn per Esperanto kaj samtempe
diskonigon de la internacia lingvo. Kaj por lerni, la klubo proponos tutan
tagon sabate la 8an de majo inter la 9a30 kaj la 17a por komencantoj.
Kontaktu nin (bflochon che esperanto.org aŭ mi) por pli da
detaloj. La tuta programo aperas en la paĝaro de la klubo
http://www.esperanto-strasbourg.net
Disvastigu la informojn al konatuloj kiu loĝas apud Strasburgo, kaj se vi
hazarde trapasas la urbon, estu bonvena.
Amike, Cyrille Hurstel, Sekretario de Esperanto-Strasbourg, 00 33 950 57
68 00